Soneto pri Bööggus-bruligo
Böögg - tiel li svise nomiĝas 
kaj mi ĝin ne esperantigos 
ĉar oni ĝin tuj forbruligos 
sed nova afero naskiĝas 

nokte spritulo Böögg-on ŝtelis 
verŝajne li estas artisto 
sed certe ne esperantisto 
ĉar ŝajnas iu kiu ŝvelis 

neniu volis doni monon 
oni lasis ŝtelistproponon 
por reaĉeti tiun pupon

Piotr Kuncewicz eĉ mi ne mendis 
"Legendon de Eŭropo" sendis 
kaj mi havas belan okupon 
Zuriko, la 24an de aprilo 2006