Soneto pri iamaj paskoj
"Kristo resurektis" - saluto
"vere resurektis" - respondo 
konfesoj sur la tuta mondo 
kaj poste peka absoluto 

sur Mazovio oni aŭdas 
eksplodojn de hejmaj petardoj 
sed estas neniuj bombardoj 
popolo la moron aplaŭdas 

en Silezio novaj homoj 
kiuj venis de Podolio 
festas kun germanaj fantomoj 

en Katedralo Sanktjohana 
ĉe l' mia hejm' en Varsovio 
trapasas tumulto kristana 
Zuriko, la 6an de aprilo 2006