Soneto pri la lasta provo
Witold Czajkowski jam alvenis 
kaj ni devas iom ekzerci 
nur unufoje - ne komerci 
revi ke mi ĉion eltenis 

ĉambreto ĉe biblioteko 
estas nun karesa loĝejo 
kaj antaŭ ĉio ripozejo 
post streĉo eĉ se kontraŭ ĉeko 

ni iras supren al salono 
ekspona de Pola Muzeo 
ekscii pri piana sono 

hodiaŭ ni jam ne plu manĝos 
post de Barbara fiŝa kreo 
morgaŭ ni koncerton aranĝos 

Rapperswil, la 12an de majo 2006