Soneto kun feina volo
krucosigno antaŭ ekdormo 
kaj poste nekredebla sonĝo 
pri aventuro sed sen ronĝo 
laŭ feino en bona formo 

por la poezia koncerto 
en la kastelo Rapersvilo 
kanzonoj en la simpla stilo 
sen malfacileca oferto 

mi elektis tiujn poemojn 
kiujn mi farus jam neniam 
ĉar mi prenis junecajn temojn 

vivo intertempe ŝanĝiĝis 
dum sorto povas bati ĉiam 
ĉiutageco agrabliĝis 
Rapperswil, la 13an de majo 2006