Soneto pri fotoj de Anja
Anna Piotrowska dum koncerto 
poezia faris la fotojn 
la fotografiajn komplotojn 
ĉar kaŝe - bonega oferto 

la edzo sinjoro Rikardo 
tiujn fotografiojn tranĉis 
kadrigis kaj zorgeme lanĉis 
nun estas sur paĝo de l' bardo 

Witold Czajkowski intertempe 
sendis proprajn bildojn pri kazo 
oni vidas ke estis trempe 

ĉe Bastiono de Silento 
lagon foti estis okazo 
en la ĝusta nuba momento 
Zuriko, la 15an de majo 2006