Soneto pri loko Księżyce
nun estas por esperantistoj 
granda problemo kiel diri 
por "księżyczanka" povu miri 
kaj kion skribos publicistoj? 

se ili skribos tradukante 
LUNOJ (estas luno plurale) 
bele sed tre "niezrozumiale" 
ĉar malkomprenon subtenante 

pro tio nomojn de vilaĝoj 
kaj urboj en originalo 
ni skribu kaj ne por domaĝoj 

hodiaŭ skribis lunanino 
de Lunoj - komunik-fatalo 
kun miskompreno en kulmino 
Zuriko, la 17an de majo 2006