Soneto pri krudaj kanajloj
en la rekta demokratio 
okazas ankaŭ ŝtonaj grajloj 
kiam ŝtonojn ĵetas kanajloj 
tio ankaŭ estas Svisio 

unue manifestacio 
trapasis kun neniuj hajloj 
sed tuj poste bruliĝis pajloj 
ĥoĥolaj kun fumigacio 

ankaŭ la svisa prezidento 
devis fuĝi pro agresemo 
en lasta kaj ĝusta momento 

de nun mi estas kontraŭ ĉiu 
kiu nin minacas - jen temo 
por polico ne por neniu 
Zuriko, la 2an de majo 2006