Soneto - avina saliko
Irena Jackowicz forlasis 
la Teron por dormi eterne 
tristeco fortiĝas interne 
ĉar la tuta epoko pasis 

konkordo de datoj mirakla 
diferenco dudek ses jaroj 
sen iuj ajn aĝaj komparoj 
evento estas senobstakla 

Eva kaj Andreo samtage 
solenos de ambaŭ avinoj 
mortotagon eĉ senimage 

viroj volis salikon tranĉi 
malpermesis ilin virinoj 
nun arbo emas tombon branĉi 
Bastiono de Silento, la 22an de majo 2006