Soneto kun moko por plebo
mi skribis kelkfoje pri tio 
ke mi ne estas kun plebaĉo 
konkrete ne kun amasaĉo 
nek kun amasa eŭforio 

se mi estus sur l' mondo sole 
tiam mi fuĝus el metio 
de konfuza demokratio 
certe volonte kaj memvole 

patrina kaj mia honoro  
mi ne volas havi kontaktojn 
kun plebaĉo kaj kun hororo 

kio estas sur stadionoj 
vi konas tiujn hontajn faktojn 
mi restas kontraŭ milionoj 
Zuriko, la 23an de majo 2006