Soneto nome Montenegro
Montenegro estas memstara 
tiel volis pli ol duono 
da montenegranoj laŭ kono 
je medio komunikara 

mi estis tie kun Barbara 
etoso estis eĉ tre bona 
indiĝena servo impona 
ankaŭ kuirado elstara 

tamen interne oni diris 
"Montenegro nicht gut - Serben gut" 
ni aŭdis kaj pri tio miris 

turniĝas kamarado Tito 
en tombo pro tiu persekut' 
kaj pro la balkana milito 
Bastiono de Silento, la 24an de majo 2006