Soneto pri papa vizito
poloj salutis Sanktan Patron 
sur la tuta vojo tre kore 
la vojaĝo aspektis glore 
stratoj sentis homan kalfatron 

papo germano en Pollando 
estas eksterordinaraĵo 
kaj ankaŭ socia raraĵo 
ne nur por pruda propagando 

la germana televizio 
rekte l' fakton komentariis 
kiel grava en historio 

malaperis la diferencoj 
kaj neniu sur strato kriis 
pri la german-rusaj parencoj 
Zuriko, la 25an de majo 2006