Soneto sub la svisa flago
jonkviloj floras en ĝardeno 
lastaj pro malfrua printempo 
baldaŭ venos por rozoj tempo 
ĝojas pro tio indiĝenoj 

Herr Baumann alportis brullignon 
ĝin orde kuŝigis ĉe muro 
denove ekviviĝis turo 
kaŝanta epokan enigmon 

svisan flagon pendigis Bruno 
Morosi - rigardas ĝin moŝte 
dum min kovrigas oportuno 

tiel pola nacia tago 
estas festata nur impoŝte 
sub svisa ne kun pola flago 
Bastiono de Silento, la 3an de majo 2006