mi konsilas min mem foriron de l' mondo kaj al si revenon enrigardi propran problemon kaj havi por io sopiron aliflanke vivo senmova estas malrapida mortado kun ĝusta celo por agado tempofluado estas pova iam mi aŭdis en radio pri bonvetero de spirito laŭ mi malpaciĝas eĉ Dio mi skribus neniun poemon sen maltrankvilo aŭ ekscito mi ŝatas intelektan tremon