Soneto pri eta miskono
prezidento de respubliko 
diras "manojn for de artistoj" 
estis ŝoko inter ministroj 
pro malkomprenebla impliko 

mi ne scias pri kio temas 
sed en la lando ordigita 
leĝo estas avertigita 
kaj certe pli helpas ol premas 

neniu rajtas ŝanĝi leĝon 
sen permeso je intereso 
de tiuj kiuj faras heĝon 

kaĵ ĉi tie kiel je cara 
ordono kun socia streso 
la afero estas amara 
Bastiono de Silento, la 11an de junio 2006