Soneto je Pola Muzeo
Józef Baran legis poemojn 
Nina Kozłowska tradukante 
per rido kaj vortoj dancante 
montris ŝerce koncernajn temojn 

Kinga Chromy Bronisław Chromy 
filino eksponis pentraĵojn 
kaj patro ŝton-kuprajn skulptaĵojn 
en kiuj bestoj povis zomi 

skulptaĵetoj estas petolaj 
bestetojn oni devas ŝati 
ili povas triston disbati 

bildoj estas multe tavolaj 
teknike klaraj kaj tre puraj 
eĉ diafanaj kaj... skulpturaj 
Rapperswil, la 17an de junio 2006