Soneto pri posta renkonto
kun plezuro sed sen rimorso 
jam post ĉiuj okazintaĵoj 
post kunvenoj kaj vernisaĵoj 
okazis renkonto ĉe korso 

unue pluvis kaj interne 
en knajpo mankis por ni lokoj 
sed poste je diversaj mokoj 
oni servis por ni taverne 

mi sidis apud eminenco 
ĉe mi bibliotekistino 
kaj direktoro pri scienco 

de Nacia Biblioteko 
ĉiuj libristoj kun rutino 
kaj nur mi galeopiteko 
Zuriko, la 18an de junio 2006