Soneto kun kelkaj gustaĵoj
en ĝardeno sovaĝaj fragoj 
dum rikolto guste odoras 
bonapetite nazon boras 
malantaŭ limo de imagoj  

mi ĵetos ilin al ĉampano 
ekestos mirindaj aromoj 
kaj kun kuiritaj legomoj 
ekestos gusta uragano 

fumaĝita salmo citrone 
priŝutita per ŝenoprazo 
kun unu ovo gustas bone 

tagmanĝe mi kuiros barĉon 
por gustumi estos okazo 
ĉar mi aldonos risolfarĉon 
Zuriko, la 2an de junio 2006