Soneto kun venko de svisoj
Svisio venkis kontraŭ Togo 
ne estas fino de makabro 
ĉar krias fenestre cinabro 
de futbalaĉa epilogo 

mi pensas ke post du jarcentoj 
certe inter nunaj mortuloj 
troviĝos neandertaluloj 
de hodiaŭ - tre raraj eventoj 

"vidu" - diros iu pri raroj 
"la homo estis primitiva 
ankoraŭ antaŭ ducent jaroj" 

naskiĝas nacionalismoj 
l' mondo fariĝas agresiva 
interne restas fatalismoj 
Zuriko, la 20an de junio 2006