Soneto kun Kankro en signo
mi ŝatas la unuan tagon 
de somero kaj mi demandas 
min mem "kial vi tion skandas 
ĉu por plibonigi imagon?" 

estas fakto metafizika 
mi ion ofte dokumentas 
kion mi entute ne sentas 
motivo estas ekzotika 

sub tiu signo mi naskiĝis 
nasktago ankoraŭ tre fore 
tamen mi tro frue negliĝis 

mi havis bonan iluzion  
iu konvinkis min fervore 
ke homoj amas poezion
Zuriko, la 21an de junio 2006