Soneto kun longa varmego
pli ol tridek gradojn en ombro 
ĉio iom malrapidiĝis 
kaj eĉ pensoj disdividiĝis 
ĝis neimagebla nun nombro 

malofte okazas malkovro 
pensado ne povas damaĝi 
kaj kiam homo iras naĝi 
tiam venas mensa manovro 

aero vaporiĝas ŝtorme 
sed ĉielo brilas per steloj 
varmigante teron sennorme 

ni baldaŭ veturos al montoj 
al kelkaj aventuraj celoj 
kaj poste al florencaj pontoj 
Bastiono de Silento, la 11an de julio 2006