Soneto pri returna tempo
dimanĉpromeno mallongita 
ne tro supren kaj malrapide 
glaciejo agas inside 
sed tempo estas returnita 

mi estis tie - nun mi legas 
sur muroj la polic-anoncojn 
ripetante anglajn prononcojn 
"ho James - ĉu neĝo vin jam tegas?"

ni estis ĉi tie plurfoje 
kaj ĉiam aspektis alie 
fascinigaj bildoj survoje 

pro seka vetero torentoj 
ne flustras kiel iam ĉie 
alvenas returnaj momentoj 
Gimmelwald, la 23an de julio 2006