Soneto pri lingvoglatigo
ĉe ni estis kvar usonanoj 
unue ni ilin invitis 
kaj poste ili nin vizitis 
dirante "ne" je akompanoj 

Barbara - la freŝe bakita 
instruistino pri la angla 
antaŭe franc-itale agla 
estis pro vizito incita 

ĉar pedagogian praktikon 
ŝi devas baldaŭ angle fari 
plibonigante gramatikon 

mi silentis - nur ĉe impliko 
provante ion kontraŭstari 
je la usona politiko 
Gimmelwald, la 27an de julio 2006