Soneto pri Grass SS-ano
Krzysztof Trembczyk du linkojn sendis 
"Günter Grass estis SS-ano 
li estas perfida germano 
mi ĝuste de li librojn mendis" 

"vi pravas sinjoro Kristofo 
en via mallonga spritaĵo 
troviĝas mia memoraĵo 
pri la simila filozofo" 

"sed tiu danĝera nacio 
kreskas ja de la sama kerno 
mensogante sen emocio" 

"mi skribos en biografio 
ke pro disŝirita interno 
estis mi membro de mafio" 
Bastiono de Silento, la 12an de aŭgusto 2006