Soneto pri esperantanto
mi ne estas esperantisto 
sed mi estas esperantanto 
laŭ posedo de Esperanto 
stablilo de aventuristo 

Dio zorgas pri mia farto 
kiel koloroj por pentristo 
kiel tonoj por muzikisto 
vortoj ludas en mia arto 

kompreneble kiel vi scias 
mi ankaŭ pentras kaj muzikas 
eĉ per tio mi emocias 

ĉio restas en miaj frazoj 
kiuj aventure fortikas 
inter ekstazoj kaj emfazoj 
Bastiono de Silento, la 23an de aŭgusto 2006