Soneto ĉe ekspozicio
en la turo ekspozicio 
de la arto inteligenta 
pli bone diri intelekta 
vortludo aŭ ŝerca nocio 

Roman Nowotarski - pentraĵoj 
la pentroarto estas pura 
ĉiu "Enirejo" futura 
nur kun malmultaj ebenaĵoj 

en tekniko restas sekreto 
malkovra de ĉiu pentristo 
sed kun limo je mikskonkreto 

Anna Buchmann - direktorino 
kaj Norbert Paprotny - artisto 
gvidis min tra l' arto ĝis fino 
Rapperswil, la 24an de aŭgusto 2006