Soneto de alia fako
Roman Dobrzyński al mi diris 
ke mia volumo fatala 
estas nun eĉ pli aktuala 
ol antaŭen sed mi ne miris 

estas iom alia fako 
sed regantoj librojn ne legas 
krom Jaruzelski kiu tegas 
ĉiujn temojn - politikvrako 

li estas ofte akuzata 
sed li ankaŭ estas pli saĝa 
ol akuzantoj kaj pli fata 

Jaruzelski ilin edukis 
kaj ĉiu koboldo kuraĝa 
laŭ lia arto poste plukis 
Florenco, la 3an de aŭgusto 2006