Soneto pri kontraŭaj ecoj
ĉiu aĝo havas valorojn 
sesdekokjaraĝulo vidas 
alie mondon - malvalidas 
proponoj por fari furorojn 

li scipovas saĝe elekti 
sed rapide perdas ideojn 
bone aspektas liajn kreojn 
sed li ilin emas neglekti 

aŭlo aspektas timigita 
per bruligo Savonarola 
estis tie mortpunigita 

mi fotis objektojn pri savo 
sed temo okazis petola 
en la historia enklavo 
Florenco, la 5an de aŭgusto 2006