Soneto feliĉe malplaĉa
kiam mi al li telefonis 
li jam al montoj forvojaĝis 
kunlaboranto vorte naĝis 
kaj iun kontakton proponis 

ses boteloj da ruĝa vino 
aŭstralia rekte de suno 
kaj li ne estas - eble puno 
pro tro agresema rutino 

al hejmo venis informaĉo 
li falis de l' monto al valo 
sed vivas - feliĉa malplaĉo 

diras ke marĉo estis mola 
telefonas de hospitalo 
lia voĉo ŝajnas petola
 
Zuriko, la 7an de aŭgusto 2006