Soneto kun nasktaga torto
iam en miaj tempoj polaj 
neniu festis naskiĝtagon 
sed ĉiuj solenis nomtagon 
nun estas kutimoj konsolaj 

polino neniam konfesas 
pri sia aĝo - okcidente 
oni pritraktas tion sente 
sed virino pri aĝo jesas 

eĉ se mi ne estas virino 
ŝi por mi estas ĉiam bela 
kun aŭ sen aĝa elimino 

kaj kion opinias nepo 
Adamo pri tago miela? 
multajn dezirojn per birdpepo 
Zuriko, la 13an de septembro 2006