Soneto sen civitaneco
estis peze tion decidi 
mi volas vivi sen pasporto 
polia pro psika komforto 
ĉar mi ne volas genocidi 

ĉiuj penadoj registaraj 
tiuj de l' betonaj leftuloj 
kaj de la kavernaj dekstruloj  
okazis socie amaraj 

nun invadas polaj soldatoj 
Irakon laŭ volo usona 
kaj okazas aliaj fatoj 

mi ĉesas polcivitanecon 
protesto ne estas impona 
ĉar montras mian deprimecon 
Zuriko, la 17an de septembro 2006