Soneto - Alzheimer-sindromo
Alzheimer-sindromo min prenas 
eble nur estas iluzio 
pri progresanta amnezio 
verŝajne nur oldeco venas 

mi rigardas iun virinon 
se mi volas doni floreton 
ŝi turnas montrante pugeton 
ĉar mi ĝenas malamantinon 

"malamantina" estas vino 
greka - ĉu de esperantisto...? 
aŭ eble de lia knabino 

ĝuste mi perdis iun daton 
kaj literojn glutis de listo 
sed mi volas forigi faton 
Zuriko, la 18an de septembro 2006