Soneto pri simplaj klaĉtemoj
oni diras ke oni devas 
lasi homon en lia moro 
ne ŝanĝi lin - tamen hororo 
estas se bandito nin levas 

oni diras pri tiu saĝo 
kiun posedas geolduloj 
sed ĝi kaŝiĝas en postuloj 
por ĝin uzi - ŝercas nun aĝo 

oni diras ke per ordenoj 
estos ĉesita profanado 
de "Solidarność" en havenoj 

sed sen vera solidareco 
ekestas nur fanfaronado 
kun merito por kolereco  
Bastiono de Silento, la 2an de septembro 2006