Soneto pri svisa decido
Svislando hieraŭ balotis 
ankoraŭ azilo ekzistas 
sed limigita - baron pistas 
populistoj ege komplotis 

malgraŭ tre forta agitado 
de konataj intelektuloj 
kaj klaraj presadaj postuloj 
ekestis demokratifado 

la plej grava en la afero 
estas la damaĝo morala 
pro la timo en ĉiu sfero 

mi balotis kontraŭ kaj sentas 
ke estis ago ideala 
mi ĝin kompate argumentas 

Bastiono de Silento, la 25an de septembro 2006