Soneto pri erarkorekto
mi ne ŝatas plibonigadon 
ĉar tiu ago nervozigas 
lernejeraroj min devigas 
tamen por fari korektadon 

Barbara unuojn ne donas 
ĉar ŝi  klarigas tiel longe 
ĝis lernanto saĝiĝas sponge 
kaj poste per scio imponas 

mi nun revenas al soneto 
de kiu mi glutas literon 
eĉ ekestas troa sekreto 

iam kiam mi ne plu estos 
se mi atingos ĉielsferon 
eraroj min ne plu molestos 
Zurych, la 4an de septembro 2006