Soneto kun naŭoj de ŝato
ĉiam naŭoj ornamas datojn 
dividitaj multobligitaj 
varmigitaj aŭ frostigitaj 
bezonas pri formoj debatojn 

estas momento post meznokto 
nova tago kun nova porto 
verŝajne tio estos forto 
eble venos diabla vokto 

naŭoj portas min feliĉecon 
ili troviĝas en sonetoj 
mi posedis iam naŭecon 

en la telefona numero 
ankaŭ estas multaj naŭetoj 
jes - en naŭo kaŝiĝas vero 
Zuriko, la 9an de septembro 2006