DADA

Lenin venis al Zuriko februare 1916 kaj ekloĝis ĉe Spiegelgasse 14, kie rezidis jam antaŭe Marceli S這dki
(la pola vorto "s這dki" signifas en Esperanto "dolĉa"), la aŭtoro de la afiŝo invitanta artistojn al al unua renkontiĝo de ankoraŭ tiamomente ne-dadaistoj, la 5-an de februaro 1916, en la restoracio ĉe Spiegelgasse 1 (Spegulstrateto 1), nomita baldaŭ "Cabaret Voltaire".
Kiel ofte inter najbaroj okazas, oni devas ŝanĝi kelkajn vortojn, pri io ajn demandi kaj tiel laŭmore ekkonatiĝi.
Dum la unua renkontiĝo Marceli S這dki invitis la najbaron Lenin al la posta renkontiĝo en la restarocio
kaj tie, molestita per demandoj, Lenin ĉiam ripetis nur "da da"... "da da"... "da da" (en la rusa signifas "jes jes"), kaj ĝuste tiamaniere ekestis la nova arta fako DADAISMO. Vere simple, ĉu ne?
Postaj balbutoj prononcitaj de Hugo Ball kaj aliaj dadaistoj estis nur simiitatoj de Lenin. Ili ĉiuj forlasis poste dadaismon kaj Marceli S這dki fariĝis grava reprezentanto de la epoko, kaj liaj verkoj estas nun ege aprezaj.

Jan Stanis豉w Skorupski
Zuriko, la 5-an de februaro 2008


» DADAdomoDADApreparada
» Zurikaj tabuloj dediĉitaj al du iamaj amikoj-dadaistoj Lenin kaj Pi連udski

» Marceli S這dki - Pejzaĝo (jam sen DADA)

La pola variaĵo de dadaismo estas DUDAISMO.

Karaj miaj,
BONVOLU TRADUKI LA DADA-TEKSTON AL VIA NACIA LINGVO!
Mi petas, informu min pri tio, kaj mi tre volonte publikigos ĉiujn nacilingvajn tekstojn en mia portalo.