HODIAŬ ESTAS MIA NASKIĜTAGO


filozofie
frat' serĉas fraton
ĉiam fobie

truka kortuŝo
alian flankon
putra kunfuŝo

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

silentas voĉoj
tero laciĝas
sen gut' de roso

ne estas verdo
brakoj kruciĝas
jen nia perdo

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

dezerto flamas
birdoj ne trilas
fajro tre dramas

ŝvelas kanonoj
steloj ne brilas
venas fantomoj

Aujord'hui c'est mon annivesaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

haltintaj gestoj
lasta scenejo
mutaj protestoj

kapo tirana
hienhurlejo
prezo humana

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

lasta pafado
majstra ĉapelo
mola balado

granda ruino
en la kastelo
jen homa fino

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

ŝtono ornamas
lumas aŭroro
amaso bravas

suno vekiĝas
polenas floro
beboj naskiĝas

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

En tiu ĉi poemo oni povas laŭvole transloki la versojn
ĝis infinito.

Mia naskotago daŭras dum la tuta jaro dumvive
kaj daŭros ankaŭ post mia morto...

De la libro "...por kompreni polojn"

Jan Stanisław Skorupski
Berlin, la 18an de julio 1991


» Fotobiografio
» Soneto por mia nasktago
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago - kantas la aŭtoro

» Mi ne naskiĝis en Slovakio