Soneto de DAFNE-fotelo

mieszkanie signifas loĝejo
mi loĝas - mieszkam en la pola
la loĝado estas frivola
en unu dormejo-manĝejo

zurikloĝloko estas eta
kaj mebloj staras en ĝi dense
uzadaranĝita pripense
kun kuirangulo diskreta

de l' itala firmao BERTO
alvenis praktika oferto
lito de kanapo aŭ lekto

en Venecio bagatelo
mi ne ripozas en hotelo
sed hejme en DAFNE-fotelo


Zuriko, la 21-an de februaro 2016


» Zurika loĝejo

» Le Vignole 2014
» Le Vignole 2015

» Aventurismo