Soneto je la rusa militbanditismo

milito en la ortodoksa familio
sur kiu flanko troviĝus Jezuo Kristo?
"sur mia flanko" diras caro-militisto
promesante mortigon por Ukrainio

aviadiloj ĵetas detruantajn bombojn
sed por la mondo "Ще не вмерла Україна"
eĉ se minacas lasta horo vive fina
aŭ terura ekzisto portas hekatombojn

"libereco estas tiel longe libera
ĝis kiam ĝi ne detruas liberecon
kaj sendependecon de aliaj" - ĉu vera?

de putinaj hipokritaj interparoloj
la libera mondo modelas malaprecojn
supozante pri aliaj gerusaj voloj


Zuriko, la 24-an de februaro 2022