|
Soneto kun italaj fatoj kiam mi tra l' mondo navigis ne zorgante pri idealoj sed nur pri vivtenaj detaloj min nenio tiam intrigis nun mi vojaĝas aliforme restante longe en la lokoj kiujn mi pruvis ne sen mokoj trapasante la tempon norme mi legas italajn gazetojn pripensante ĉu estas ebla ĝui Berlusconi-obĵetojn similaĵoj okazas ĉie kie popolo restas febla ŝanĝoj venas revolucie Venecio, la 16-an de septembro 2013 » Ekologia manifestacio en Venecio » Venecio |
|
©2013 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |