Soneto pri Parka Oazo

plaĝo Marina di Zambrone
Park Oasi
kaj Ivan Grillo
zorgas pri ripoza trankvilo
kiun pritraktas ni bezone

olivujoj kaj bananujoj
inter ili diversaj kaktoj
kun merlaj kanzonaj baraktoj
en multskalaj tonaj tintujoj

loĝejoj tre ŝikaj kaj puraj
tamen por uzado modestaj
arte flegitaj kaj naturaj

Parko Oazo esperante
valora sen ecoj kontestaj
akceptas gastojn elegante


Marina di Zambrone, la 6-an de junio 2022





» Somero kun merlo en Marina di Zambrone kaj en Venezio 2022

» Somero en Marina di Zambrone 2023
» Sonet Marina di Zambrone