|
Soneto pri unu sandolo multaj aŭdis jam pri gondolo vidis ĝin aŭ per ĝi veturis dum la gondolisto murmuris sed nur malmultaj pri sandolo jen la malgranda diferenco sandolo estas same bela kiel gondolo tamen pela pli rapida en konkurenco en la tempo antaŭmotora funkciis ĝi kiel taksio kompreneble en Venecio ĉitempe restas tre valora por historia refleksio kun sandolista ambicio Venecio, la 31-an de januaro 2011 » Venecio 2011 » Venecio - konstanta serĉado » Venecio - pollingve » 2 germanlingvaj sonetoidoj |
|
©2011 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |