|
Claude Gacond estas ege laboruma homo, post la demando „kiel vi fartas?“ li respondas „mi laboras“, kaj tio ĉi estas vero, ĉar por la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia li donis ĉiujn siajn vivfortojn, kreante esperantan institucion, kiu fariĝis ne nur ege grava, sed ankaŭ bezone uzebla; tamen, kiel praskaŭ ĉiam okazas en la troiga laboro, iujn gravajn aferojn ne estis sufiĉe bone kontrolitaj kaj perdiĝis, verŝajne por ĉiam, ekzemple mi ne povis trovi miajn verkojn, kiujn mi tie lasis kaj kiujn mi mem jam ne plu havas, mi volis kopii iujn, bedaŭrinde, ili tie ne ekzistas, temas pri la libroj en aliaj ol Esperanto lingvoj, pri la muzik-kasedoj kaj eĉ pri la manuskriptoj; ... |
|
... tion mi, kiel verkisto, entute ne povas pardoni;
verŝajne okazis tio pro la perdo de la orientiĝo:
kio estas grava kaj kio estas nur makulaturo,
ĉar ni estu sinceraj – la miloj de la registritaj
specimenoj ne decidas pri iliaj valoroj, ni sentu
la realan situacion en la esperanta literaturo;
mi tamen, malgraŭ mia kolereco, tre merite
taksas ĉion, kion mia amiko Claude faris por
la Esperantio entute, kaj miaj renkontiĝoj kun
li apartenas al la plej interesaj, precipe lia humuro
kaj senĉesa optimismo faras, ke mi povas ĉe li
farti agrable, pri kio atestas ankaŭ la radiaj sendaĵoj
en Esperanto Sonas Poeme, aŭdeblaj apude. |
||
|
||
©2003 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |