Soneto entute unua
sur placo Sankt-Marko Silvestro
senkapa miksiĝas amaso
jen nova formiĝas nun klaso
petardoj - ĥaosa orkestro

se vi volas farti libere
forlasu rapide tumulton
trankvilo jam perdis rezulton
ĉe l' pensa haveno ekstere

vi trovos en sola gondolo
la kaŭzon de mola suspiro
pro trompa efekt' de petolo

kanaloj abundis ĉampane
ne dronas facile sopiro
survoje krepusk-akompane
Venecio, la 1an de januaro 1995