Soneto pri antikvumado
per varma akvo acetono 
purigis mi ŝelojn rompitajn
ŝi formis belaĵojn gluitajn 
ĝojigis min la sovaĝ-fono

denove reaperis vazoj
kalikoj kaj kruĉoj por vino
Antik-Muzeo en Berlino
spektaklis kun l' plej bonaj kazoj

antik-teatro min postkuris
fariĝis mi tipo antikva
pro ĉiu tuŝ' mi aventuris

tre ofte okazas dusfera
de l' pinto falado oblikva
antikveco estas danĝera
Zuriko, la 16an de januaro 1995