Soneto tute ne foira
temas pri kooperativo
veturas kuraĝa rutino
per ne plu uzebla maŝino
je anoj de la kolektivo

fantomas image "Patrolo"
sub ombroj de glor-pasinteco
sed tamen valoras graveco
sur ŝerce glat-verda etolo

aktivas ideo-loĝio
laŭdegoj trabatas laŭdetojn
PEN-centro fariĝas sonĝ-io

kun ege afabla deziro
mi sendas facilajn pamfletojn
por "Literatura Foiro"
Zuriko, la 19an de januaro 1995