Soneto kun maldiferencoj
aktivas nun prusa orgojlo
"Sieg Heil" en alia jam formo
imitas ke estas en normo
sed fakte embuskas ĉe sojlo

germano kaj judo aŭ polo
por vi mem vi estu heroa
sed via grandiozo troa
provokas nur kiel petolo

akceptu praktikan kondiĉon
mortintoj kun privilegioj
vivantoj dividu feliĉon

per leĝo je aŭtonomismo
(ĉar oni agrablas en strioj)
iru al universalismo
Zuriko, la 27an de januaro 1995