Soneto pri librofoiro
se aŭdas vi malverdirantojn
vi ankaŭ subtenas mensogon
tralegu foir-katalogon
vi trovos neniun bel-kanton

en granda frankfurta libraro
ne plu estas vort' poezio
finiĝis jam fraz-finezio
regadas klaĉanta vortaro

renkontis mi veran poeton
perditan en krim-historioj
li zorge demandis pri vojo

mi trafis eldonan rar-eton
sed ĝuste de vers-faktorioj
riskulojn forpelis malĝojo
Zuriko, la 15an de oktobro 1995