Soneto je misuzaj nomoj
gazeto - specifa eldono
titolo ho LA GALICIA
ĉu estis jam L' ĈEVISTULIA
ne gravas totala malkono

plej bone estu LA KONGRESA
en urbo Poznano LA PRUSA
ĉefestro ne restos fokusa
ĉe fino de bruego stresa

kaj KIO VI ESTAS Adamo
respondu per son' ETA POLO
en mia pol-lingveco grumblas

tuj antaŭ ol faros ĝin famo
ni landon dividu - memvolo
trioble trilande jam stumblas
Zuriko, la 17an de oktobro 1995