Soneto je biblioteko
mi ludis sur iu klavaro
malkovris subite la ĉifrojn
per kiu eltrovis mi librojn
de mia modesta verkaro

renkontu vi libroteniston
kokino demete sen povo
kun ŝerce tro granda ŝton-ovo
la verko superas verkiston

eldonoj kontraŭ konkurencas
la libro bezonas kareson
tenistoj alie frekvencas

balance sub ruĝa ja streko
leganto travivas regreson
feliĉe en biblioteko
Zuriko, la 30an de oktobro 1995